<?xml version="1.0" encoding="UTF-8" standalone="yes"?><oembed><version><![CDATA[1.0]]></version><provider_name><![CDATA[un esperante]]></provider_name><provider_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com]]></provider_url><author_name><![CDATA[unesperante]]></author_name><author_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com/author/unesperante/]]></author_url><title><![CDATA[18-an de decembro &#8211; Internacia Tago de&nbsp;Migrantoj]]></title><type><![CDATA[link]]></type><html><![CDATA[<p>Ĉi jare ni vidas gravan krizon pri rifuĝintoj kaj migrantoj. Militoj, konfliktoj, naturtragedioj, nutrada malsekureco kaj malriĉeco puŝis milojn, eble milionojn, da homoj serĉi pli sekurajn lokojn por vivi.</p>
<p>En la Internacia Tago de Migrantoj, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj deklaris ke &#8220;ni vidis neakcepteblan perdon de miloj da vivoj&#8221;.</p>
<p>Ni ankaŭ vidis naciismon kaj popolismon kreski kiel respondo al la krizoj tutmonde. La migrantoj kaj rifuĝintoj estas kulpigataj pri diversaj sociaj problemoj, kaj, pli kaj pli forpelitaj.</p>
<p>&#8220;Ĉiu migranto estas homo kun homaj raitoj. Protekti kaj subteni la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn de ĉiuj migrantoj, malgraŭ iliaj statusoj, estas fundamento de la Deklaracio de Novjorko&#8221;, aldonis Ban Ki-moon.</p>
<p>Li alvokis ĉiujn landojn de la mondo, precipe tiujn kiuj originas la trafiko kaj destino de migrantoj, kunlabori kaj malakcepti maltoleremon, diskriminacion kaj ksenofobion.</p>
]]></html><thumbnail_url><![CDATA[https://i1.wp.com/unesperante.files.wordpress.com/2016/12/featured-image-index5.jpg?fit=440%2C330&ssl=1]]></thumbnail_url><thumbnail_width><![CDATA[439]]></thumbnail_width><thumbnail_height><![CDATA[183]]></thumbnail_height></oembed>