<?xml version="1.0" encoding="UTF-8" standalone="yes"?><oembed><version><![CDATA[1.0]]></version><provider_name><![CDATA[un esperante]]></provider_name><provider_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com]]></provider_url><author_name><![CDATA[unesperante]]></author_name><author_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com/author/unesperante/]]></author_url><title><![CDATA[Lasta gazetara konferenco de Ban&nbsp;Ki-moon]]></title><type><![CDATA[link]]></type><html><![CDATA[<p>Pasintvendrede la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj parolis en sia lasta gazetara konferenco. La 31-an de decembro li finos 10 jarojn kiel la monda ĉefdiplomato.</p>
<p>Pri Sirio S-ro Ban diris ke &#8220;Ni ĉiuj malsukcesis kun la siria popolo. Paco nur prosperos kiam ĝi akompanos la kompaton, la justecon, kaj la respondecon por la abomenindaj krimoj kiujn ni vidis.</p>
<p>Li ankaŭ parolis pri la Suda Sudano kaj la risko de genocido en la landa konflikto. &#8220;La landaj gvidantoj perfidis sian popolan konfidon kaj malŝparis pacakordon&#8221;, li aldonis.</p>
<p>S-ro Ban esprimis sian daŭran subtenon al la Pariza Interkonsento pri klimata ŝanĝo, aldonante ke &#8220;agado por savi la klimaton signifas (pli) laborpostenojn, (ekonomian) kreskon, pli puran aeron, kaj pli bonan sanon&#8221;.</p>
<p>Fine, li alvokis al ĵurnalistoj ke ties misio estas informi la mondon pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kiam ĝi progresas kaj kiam ĝi malsukcesas.</p>
]]></html><thumbnail_url><![CDATA[https://i2.wp.com/unesperante.files.wordpress.com/2016/12/709023bankimoon.jpg?fit=440%2C330&ssl=1]]></thumbnail_url><thumbnail_width><![CDATA[439]]></thumbnail_width><thumbnail_height><![CDATA[293]]></thumbnail_height></oembed>