<?xml version="1.0" encoding="UTF-8" standalone="yes"?><oembed><version><![CDATA[1.0]]></version><provider_name><![CDATA[un esperante]]></provider_name><provider_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com]]></provider_url><author_name><![CDATA[unesperante]]></author_name><author_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com/author/unesperante/]]></author_url><title><![CDATA[Israelaj setlejoj]]></title><type><![CDATA[link]]></type><html><![CDATA[<p>Lastvendrede la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion deklarante neleĝa la israelajn setlejojn en palestinaj teritorioj, okupataj ekde 1967.</p>
<p>La setlejoj estas klaraj malobservoj de internaciaj leĝoj kaj grandaj baroj kontraŭ justa, daŭrigebla kaj ampleksa paco. &#8220;La rezolucio estas signifa paŝo por recertigi la du-ŝtatan solvon (kunekzisto de israela kaj palestina ŝtatoj)&#8221;, diris la proparolanto de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.</p>
<p>La Sekureca Konsilio alvokis Israelon tuje kaj plene ĉesi setlejajn agadojn en okupitaj palestinaj teritorioj, ankaŭ en Orienta Jerusalemo. La landlimaj ŝanĝoj post 4-an junio 1967 ne estas rekonataj.</p>
]]></html><thumbnail_url><![CDATA[https://i0.wp.com/unesperante.files.wordpress.com/2016/12/12-23-2016settlement.jpg?fit=440%2C330&ssl=1]]></thumbnail_url><thumbnail_width><![CDATA[439]]></thumbnail_width><thumbnail_height><![CDATA[293]]></thumbnail_height></oembed>