<?xml version="1.0" encoding="UTF-8" standalone="yes"?><oembed><version><![CDATA[1.0]]></version><provider_name><![CDATA[un esperante]]></provider_name><provider_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com]]></provider_url><author_name><![CDATA[unesperante]]></author_name><author_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com/author/unesperante/]]></author_url><title><![CDATA[Celoj por Daŭripova Evoluigo dum la Periodo&nbsp;2015-2030]]></title><type><![CDATA[link]]></type><html><![CDATA[<p>1 &#8211; Forigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj.</p>
<p>2 &#8211; Forigi malsaton, atingi manĝo-sekurecon kaj pli bonan nutradon, kaj antaŭenigi daŭripovan agrikulturon.</p>
<p>3 &#8211; Garantii sanajn vivojn kaj kreskigi bonfarton por ĉiuj homoj en ĉiuj aĝoj.</p>
<p>4 &#8211; Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado.</p>
<p>5 &#8211; Atingi egalecon inter la seksoj kaj plivastigi la decidopovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj.</p>
<p>6 &#8211; Garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj.</p>
<p>7 &#8211; Garantii al ĉiuj homoj alireblon al pagebla, fidinda, daŭripova kaj moderna energio.</p>
<p>8 &#8211; Antaŭenigi daŭran, inkluzivan kaj daŭripovan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan dungitecon kaj bonkondiĉan laboron por ĉiuj homoj.</p>
<p>9 &#8211; Konstrui elteneman infrastrukturon, akceli inkluzivan kaj daŭripovan industriigon kaj kultivi inventemon.</p>
<p>10 &#8211; Redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj.</p>
<p>11 &#8211; Igi urbojn kaj homajn loĝejarojn inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj.</p>
<p>12 &#8211; Garantii daŭripovajn formojn de konsumado kaj produktado.</p>
<p>13 &#8211; Urĝe agi por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj ties efikojn (konforme al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo).</p>
<p>14 &#8211; Konservi kaj daŭripove utiligi la oceanojn, marojn, kaj marajn risursojn cele al daŭripova evoluigo.</p>
<p>15 &#8211; Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco.</p>
<p>16 &#8211; Antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantii aliron al justico por ĉiuj homoj, kaj starigi efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj.</p>
<p>17 &#8211; Plifortigi la realigajn kapablojn kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭripova evoluigo.</p>
<p>el esperantoporun.org</p>
]]></html><thumbnail_url><![CDATA[https://i2.wp.com/unesperante.files.wordpress.com/2016/12/e_sdg_logo_no-un-emblem-02.png?fit=440%2C330&ssl=1]]></thumbnail_url><thumbnail_width><![CDATA[381]]></thumbnail_width><thumbnail_height><![CDATA[301]]></thumbnail_height></oembed>