<?xml version="1.0" encoding="UTF-8" standalone="yes"?><oembed><version><![CDATA[1.0]]></version><provider_name><![CDATA[un esperante]]></provider_name><provider_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com]]></provider_url><author_name><![CDATA[unesperante]]></author_name><author_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com/author/unesperante/]]></author_url><title><![CDATA[150 milionoj migrantoj en tutmonda&nbsp;laboristaro]]></title><type><![CDATA[link]]></type><html><![CDATA[<p>La Internacia Labora Organizaĵo (ILO) prezentis raporton &#8220;Tutmondaj Informoj pri Migrantaj Laboristoj&#8221;, kiu informas ke en la mondo ekzistas 232 milionoj migrantoj, inter ili 206,6 milionoj 15- aŭ pli-jaraĝaj Inter ili, 150 milionoj estas laboristoj &#8211; 83,7 milionoj viroj kaj 66,6 milionoj virinoj.</p>
<p>Plejmulte la migrantaj laboristoj (71,1%) laboras en la ekonomia sektoro de servoj, aliaj 17,8% laboras en industrio (fabrikado kaj konstruado), kaj 11,1% &#8211; en la agrikultura sektoro.</p>
<p>Cirkaŭ duono de la migrantaj laboristoj loĝas en Norda Ameriko kaj Eŭropo (norda, suda kaj okcidenta). Alia granda nombro el ili loĝas en arabaj landoj.</p>
<p>La raporto helpos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, aparte la 8-a celon (protekti ĉiujn laborantojn) kaj la 10-a celon (koncerne bonajn politikojn pri migrantoj).</p>
]]></html><thumbnail_url><![CDATA[https://i0.wp.com/unesperante.files.wordpress.com/2017/01/01-05-2017workers.jpg?fit=440%2C330&ssl=1]]></thumbnail_url><thumbnail_width><![CDATA[439]]></thumbnail_width><thumbnail_height><![CDATA[293]]></thumbnail_height></oembed>