<?xml version="1.0" encoding="UTF-8" standalone="yes"?><oembed><version><![CDATA[1.0]]></version><provider_name><![CDATA[un esperante]]></provider_name><provider_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com]]></provider_url><author_name><![CDATA[unesperante]]></author_name><author_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com/author/unesperante/]]></author_url><title><![CDATA[Sekureca Konsilio de UN kondamnas atakon en&nbsp;Jerusalemo]]></title><type><![CDATA[link]]></type><html><![CDATA[<p>La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj dimanĉe kondamnis per la plej fortaj vortoj kamion-puŝiĝan atakon en Jerusalemo, dirante, ke ĉiu terorisma ago estas krima kaj nepravigebla.</p>
<p>La atako en Armon Hanatziv, populara promenejo rigardanta birdoperspektive la Malnovan Urbon de Orient-Jerusalemo, mortigis kvar israelanojn kaj vundis aliajn 15 homojn.</p>
<p>La Sekureca Konsilio reasertis en gazetara deklaro, ke terorismo en ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj konsistigas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco.</p>
<p>La 15-membra konsilio urĝis puni tiujn respondecajn pri la riproĉinda terorisma ago.</p>
<p>Yu Rongkang<br />
el Ĉina Radio Internacia &#8211; esperanto.cri.cn</p>
]]></html><thumbnail_url><![CDATA[https://i1.wp.com/unesperante.files.wordpress.com/2017/01/3li5x9ommw_39r7awuzvf_file.jpg?fit=440%2C330&ssl=1]]></thumbnail_url><thumbnail_width><![CDATA[440]]></thumbnail_width><thumbnail_height><![CDATA[292]]></thumbnail_height></oembed>