<?xml version="1.0" encoding="UTF-8" standalone="yes"?><oembed><version><![CDATA[1.0]]></version><provider_name><![CDATA[un esperante]]></provider_name><provider_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com]]></provider_url><author_name><![CDATA[unesperante]]></author_name><author_url><![CDATA[https://unesperante.wordpress.com/author/unesperante/]]></author_url><title><![CDATA[Ĉefo de UN maltrankvilas pri vastigo de judaj setlejoj fare de&nbsp;Israelo]]></title><type><![CDATA[link]]></type><html><![CDATA[<p>Proparolanto de ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres lastatempe publikigis deklaron, esprimante maltrankvilon pri la vastigo de judaj setlejoj fare de Israelo en Cisjordanio.<br />
La deklaro diris, ke la UN refoje avertas Israelon eviti iun ajn unuflankan agon, kiu eble malhelpos realigon de la du-ŝtata solvo kaj vokas ĉiujn partiojn rekomenci esencan intertraktadon laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN por solvi demandojn.</p>
<p>Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj ministro pri defendo Avigdor Lieberman aprobis planon pri konstruado de 2 500 apartamentoj en judaj setlejoj en Cisjordanio en la 24a de januaro, kaj Israelo refoje permesis konstruadon de 3 000 apartamentoj en Cisjordanio en la 31a de Januaro.</p>
<p>La demando de judaj setlejoj estas la ĉefa problemo, kiu malhelpas la pacan intertraktadon inter Israelo kaj Palestino. Dum la tria mezorienta milito, la israela armeo ekokupis Orient-Jerusalemon kaj Cisjordanion ekster la verda linio, kaj poste judoj komencis konstrui setlejojn tie. La internacia komunumo kaj Palestino opinias, ke la konstruado de judaj setlejoj malobservas la internacian juron.</p>
<p>Xiong Shan<br />
Ĉina Radio Interancia<br />
esperanto.cri.cn</p>
]]></html><thumbnail_url><![CDATA[https://i0.wp.com/unesperante.files.wordpress.com/2017/02/israeli_new_settlements.jpg?fit=440%2C330&ssl=1]]></thumbnail_url><thumbnail_width><![CDATA[440]]></thumbnail_width><thumbnail_height><![CDATA[293]]></thumbnail_height></oembed>